Ni realigos malgrandan programon kiu demandas de l’ uzulo ŝlian nomon, baptonomon kaj aĝon. Je l’ fin’ de la
demandaro, la programo respondos per memorigilo jene:
Via familinomo estas:........
Via baptonomo estas: .......
Via aĝo estas: .......
Vi estas (mal)plenkreskulo
POR TIO, NI UZOS LA JENAJN PRIMITIVOJN:
- legu: legu [Kiom estas via aĝo? ] "a
Aperigas dialogfenestron kun titolo kiel la listo argumento (tie, «Kiom estas via aĝo?»). La respondo
donita de l’ uzulo estas memorita kiel vorto aŭ listo (se l’ uzul’ tajpas plurajn vortojn) en la variablo
:a.
- provizu, p: provizu "a 30
Donas la valoron 30 al la variablo :a
- frazon, fr: frazon [30 k] "a
Aldonas valoron en liston. Se tiu valoro estas listo, kunigas la du listojn.
frazon [30 k] "a ---> [30 k a]
frazon [1 2 3] 4 ---> [1 2 3 4]
frazon [1 2 3] [4 5 6] ---> [1 2 3 4 5 6]
Jen la kodo:
por demandaro
legu [Kiom aĝas vi?] "aĝo
legu [Kio estas via familinomo?] "famnomo
legu [Kio estas via baptonmo?] "bapnomo
skribu frazon [Via familinomo estas: ] :famnom
skribu frazon [Via baptonomo: ] :bapnomo
skribu frazon [Via aĝo estas: ] :aĝo
se aŭ :aĝo>18 :aĝo=18 [skribu [Vi estas plenkreskulo]] [skribu [Vi estas malplenkreskulo]]
fino