Iloj→Elekti krajonan koloron: Ebligas elekti la koloron per kiu skribas la testudo, helpe de
koloraro.
Havebla ankaŭ per la primitivo fcc (rigardu kromaĵon A.1.2).
Iloj→Elekti fonkoloron: Same pri la ekranfono. Havebla per la primitivo fcfg (rigardu kromaĵon
A.1.2).
Iloj→Difini startodosierojn: ebligas difini vojojn al dosieroj kun formato *.lgo nomataj «startecaj». Ĉiuj
proceduroj en tiuj dosieroj estiĝos «kvazaŭ-primitivoj» de la lingvo XLogo. Ili ne estas redakteblaj nek
modifeblaj de l’ uzulo. Vi povas ankaŭ difini personigitajn primitivojn. Vi povas ankaŭ doni al ĝi komandon
(en logo) rulatan dum starto de XLogo. Vi povas ankaŭ ruli programon koncipitan de vi, ekde la malfermo de
XLogo.
Iloj→Traduki procedurojn: Malfermas dialogfenestron ebligantan traduki komandojn XLogo en la lingvon
deziratan. (Tre utila speciale kiam oni prenas en interreto Logo-fontokodon en la angla, por ilin
esperantigi.)
Iloj→Procedura administrilo: Malfermas dialogfenestron kiu ebligas forigi procedurojn. Ĝi permesas ankaŭ
ŝanĝi la aperordon de la proceduroj en la redaktilo.
Iloj→Preferoj: Malfermu dialogfenestron en kiu vi povas agordi plurajn aferojn:
Ĝenerala langeto:
Lingvo: Ĝi ebligas elekti inter la franca, la angla, la hispana, la portugala, l’ araba, la germana
kaj esperanto. Atentu, ĉar la primitivoj ŝanĝiĝas de lingvo al alia.
Aspekto: Ebligas difini la «look»on de la fenestro XLogo. Ĉu stilo nativa, ĉu stilo Java
(metala), ĉu stilo Motif.
Elekti la skribrapidon: Se vi deziras vidi ĉiun translokiĝon de la testudo, vi povas malrapidigi ĝin
helpe de la glitbutono celita por tio.
Langeto Elekti testudon: Vi povas elekti vian preferatan testudon.
Langeto Elektoj: Oni povas agordi plurajn aferojn.
Dratreto: Vi povas elekti ĉu desegni dratreton sur l’ ekranfono. Vi povas elekti la larĝon kaj
la alton de kvadrato de la dratreto, kaj ankaŭ ĝian koloron.
Aksoj: Vi povas elekti ĉu desegni la vertikalan akson kajaŭ la horizontalan akson sur l’
ekranfono. Vi povas difini la distancon inter du gradumoj kaj ankaŭ la koloron de ĉiu akso.
Koloro de ekranfono: Eblo difini aprioran koloron de ekranfono.
Koloro de krajono: Eblo difini aprioran koloron krajonan.
Bordera motivo: Eblo difini preciza motivon por la marĝeno enkadriganta la desegnejon (ĉu per
bildo, ĉu per nura koloro)
Diko de krajono: Oni povas indiki liman amplekson por la dikeco de krajono. Si oni ne volas uzi
tiun limigon, metu la nombron -1 en la areon tekstan rilatan.
Formo de krajono: Tuj, oni povas elekti la formon de la testuda krajono. Por ĝin rimarki, elektu
krajondikon pli grandan ol 1.
Maksimuma nombro de testudoj: Oni povas ŝanĝi la maksimuman nombron de testudoj en
plurtestuda moduso (apriore 16).
Desegna precizeco: Vi povas elekti la desegnan kvaliton. Je alta kvalito, vi ne havos la efikon de
linipikselado. Male, atentu ke, ju pli da kvalito, des malpli da rulrapideco.
Purigado je eliro el redaktilo: Oni povas elekti ĉu aŭtomate purigi la desegnejon kiam oni eliras
el la redaktilo.
Amplekso de la desegnejo: Vi povas elekti propran amplekson por la desegnejo. Apriore XLogo
ruliĝas kun areo de 1000 pikseloj mul 1000 pikseloj. Atentu: Kiam vi pligrandigas la bildon, eble
necesas pligrandigi la kvanton de memoro atribuita al XLogo. Erarmesaĝo vin avertos pri
tio.
Memoro atribuita al XLogo: Vi povas tial ankaŭ ŝanĝi la valoron rilatan al la memora spaco
atribuita al XLogo. Apriore, tiu valoro estas 64 MiB. Eble vi devos pligrandigi ĝin se vi deziros labori
sur desegnejo pli granda. Kiam oni modifas tiun parametron, la ŝanĝo nur efikas post la restarto de
XLogo. Atentu, ne pligrandigu multe sen kaŭzo tiun valoron; ĝi povas multe malrapidigi vian
sistemon.
Nombro de pordo TCP: Ebligas elekti iun valoron por la pordo uzata por la retkomunikadoj.
Rigardu p. §.
Langeto Sono: vi trovos la liston de instrumentoj kiujn povas ŝajnigi via sonkarto per l’ interfaco MIDI.
Vi povas elekti instrumenton klakante ĝian nomon. (Vi povas elekti instrumenton ankaŭ per la primitivo
instrumenton_provizu numero.) Se la listo de instrumentoj ne aperas, rigardu la Oftajn Demandojn fine
de l’ gvidlibro pri tiu afero.
Langeto Tiparo: En la kvina langeto, vi povas elekti la tiparon de la grafika interfaco
kaj ĝian amplekson. Atentu ke tio ne influas la tiparon uzatan de la primitivoj skribu et
etikedu.
Langeto Sintaksa kolorigo: Eblo (mal)aktivigi la sintaksan kolorigon kaj difini proprajn
kolorojn.