Primitivoj por movi la testudon.
antaŭen, an, antauen, antawen, antauxen n |
Movas la testudon antaŭen je n paŝoj laŭ la nuna direkto.
malantaŭen, man, malantauen, malantawen, malantauxen n |
Movas la testudon malantaŭen je n paŝoj laŭ la nuna direkto.
Turnas la testudon je n gradoj dekstren rilate al la nuna direkto.
Turnas la testudon je n gradoj maldekstren rilate al la nuna direkto.
Desegnas cirklon kun radiuso R ĉirkaŭ la testudo.
arkon_desegnu, ark R angulo1 angulo2 |
Grafiki cirklan arkon kun radiuso R ĉirkaŭ la testudo, de la angulo 1 ĝis la angulo 2. (Angulo 0 estas alsupre kaj
kreskas horloĝe.)
Remetas la testudon en ĝian komencan situon, tio estas, en la punkton kun koordinatoj [0 0] kaj rigardanta
supren.
situon_provizu, sitp listo |
Movas la testudon en punkton kun koordinatoj indikitaj de la listo de du nombroj (absciso kaj ordinato).
Movas horizontale la testudon ĝis la punkto kun absciso x.
Movas vertikale la testudon ĝis la punkto kun ordinato x.
Same kiel sitp[x y]
Direktas la testudon al la angulo indikita. 0 signifas vertikale alsupre; turni kiel indikiloj de horloĝo.
Desegnas la vorton aŭ la liston indikitan, tie kie troviĝas la testudo kaj laŭ ĝia inklino. Ekzemple: etikedu
[Saluton al vi] skribos la frazon «Saluton al vi» tie kie estas lokita la testudo kaj respektante la direkton de
ĝi.
punkton_montru, punkt listo |
Ŝaltas la punkton difinitan de la koordinatoj de la listo (je la koloro de krajon’).
La primitivoj prezentotaj ĉi tie ebligas modifi l’ atributojn de la testudo. Por ekzemplo, ĉu necesas ke la testudo
estu videbla sur l’ ekrano? Je kiu koloro ĝi skribu kiam ĝi moviĝos?
Videbligu la testudon sur l’ ekrano.
Malvidebligu la testudon sur l’ ekrano.
Forviŝu la desegnejon kaj remetu la testudon en ĝian komencan situon.
Forviŝu la desegnejon sed lasu la testudon sur la sama loko.
Forviŝu la desegnareon kaj valorigu laŭ la apriorajn valorojn kelkajn parametrojn:
- krajonkoloro: nigra
- ekrankoloro: blanka
- moduso movada: malŝaltita
- tiparo por la grafikejo kaj la historiejo: Dialog 12 punktoj
- krajonformo: kvadrata
- desegna kvalito: normala
- maksimuma nombro de testudoj: 16
- moduso kontrolo: malŝaltita
- ekranamplekso: 1000x1000
La testudo skribu kiam ĝi moviĝas.
La testudo ne skribu plu kiam ĝi moviĝas.
La testudo forviŝas ĉiun skribaĵon trovitan.
Mallevu la krajonon kaj metu la testudon en moduson inversi.
Mallevu la krajonon kaj metu ĝin en moduson de klasika desegno.
skribkoloron_provizu, skolp entjer-listo [r v b] |
Establu la koloron de la krajono. Rigardu p. 162.
fonkoloron_provizu, fkolp entjer-listo [r v b] |
Establu la koloron de la ekranfono. Rigardu p. 162.
Redonu la nunan situon de la testudo. Ekz.: sit redonus [10 -100]
Redonas la direkton de la testudo (rigardu fixecap).
La listo enhavu du nombrojn prezentantajn koordinatojn. Ĝi redonas la direkton kiu necesas doni al la testudo por
iri ale al la punkto difinita de la koordinatoj de la listo.
La listo enhavu du nombrojn prezentantajn koordinatojn. Ĝi redonas la nombron de paŝoj inter la nuna situ kaj la
punkto difinita de la koordinatoj de la listo.
Redonu la nunan koloron de la krajono. Tiu koloro estas indikita per listo [r v b] kie r estas la konsistaĵo ruĝa, b
la blua kaj v la verda.
Redonu la nunan koloron de la ekranfono. Tiu koloro estas indikita per listo [r v b].
Agordu la ekranliman moduson, tiel ke se la testudo eliras el la desegnejo, ĝi reaperas sur la mala
flanko!
Agordu la ekranliman moduson, tiel ke la testudo estas libera por eliri en la desegnejo. Kompreneble, ĝi ne skribas
ekster la desegnejo.
Agordu la ekranliman moduson, tiel ke la testudo restu en la desegnejo. Se ĝi devus eliri, erarmesaĝo avertos kaj
donos la maksimuman paŝnombron antaŭ ol eliri.
Agordu la desegnejon, tiel ke la testudo povu direktiĝi en la spaco. (Rigardu la sekcion A.2 dediĉita al tiu
moduso.) Por eliri el tiu moduso, uzu la primitivon fenestre, volve aŭ ferme.
Redonu la koloron de la pikselo (rastrumero) kun koordinatoj de la listo. Tiu koloro prezentiĝas kiel listo [r v
b].
skribdikon_provizu, sdikp nombro |
Establu la dikecon de la krajonpinto laŭ pikseloj. Apriore ĝi valoras 1.
Redonu la dikecon de la krajonpinto laŭ pikseloj.
sformp, skribformon_provizu 0-1 |
Establu la formon de la krajonpinto.
Redonu la formon de la krajonpinto. 0→kvadrata. 1→ronda.
dsgcp, desegnecon_provizu 0-1-2 |
Establu desegnan kvaliton.
- 0→normala.
- 1→alta.
- 2→malalta.
Redonas la kvaliton de desegnado.
- 0→normala.
- 1→alta.
- 2→malalta.
dsgamplp, desegnamplekson_provizu listo |
Establu l’ amplekson de la desegnejo.
Redonu la amplekson de la desegnejo.
formon_provizu, formp entjero |
Vi povas elekti l’ aspekton de la testudo uzata, ĉu per Elekto - Preferoj - Elektu testudon, ĉu per tiu primitivo.
La nombro devas esti entjero inter 0 kaj 6 (0 indikas la trilateran formon).
Redonas numeron kiu reprezentas la nunan bildon de la testudo.
tiparon_provizu, tipp entjero |
Kiam oni skribas tekston sur l’ ekrano per la primitivo etikedu, eblas modifi la amplekson de la tiparo uzata, per
tiu primitivo. Apriore, l’ amplekso estas 12.
Redonas la amplekson de la tiparo nun uzata kiam oni skribas per la primitivo etiquette.
tiparnomon_provizu, tipnp entjero |
Establu la tiparon uzata por skribi sur l’ ekrano per la primitivo etikedu. La numero indikanta la tiparon uzotan
estas trovebla en Menuo - Elektoj - Preferoj - Langeto Tiparo.
Redonu liston konsistanta el du eroj. La unua estal la numero de la tiparo uzata por skribi per la primitivo etikedu.
La dua estas listo enhavanta la nomon de tiu sama tiparo.
Establu la proporcio inter la grafikejo kaj la historiejo. La nombro estu inter 0 kaj 1. Kiam ĝi valoras 1 la desegnejo
okupas ĉiom; kiam 0, la historiejo okupas ĉiom.
Redonas la proporcion nunan inter la desegnejo kaj la historiejo.
a kaj b estas entjeroj. Ĝi desegnas dratreton kies ĉiu ĉelo grandas a mul b.
Forigas la dratreton.
dratretkoloron_provizu koloro |
Ebligas elekti la koloron de la dratreto. Ekzemple: dratretkoloron_provizu ruĝan
Redonas la nunan koloron de la dratreto.
Testu ĉu la dratreto desegnitas, kaj redonu vera aŭ malvera laŭ la okazo.
Grafiku la du aksojn. La indikiloj estas disigitaj de n testudpaŝoj.
Grafiku la horizontalan akson. L’ indikilojn disigas n testudpaŝoj.
Grafiku l’ vetikalan akson. L’ indikilojn disigas n testudpaŝoj.
Forigu la aksojn.
akskoloron_provizu koloro |
Establu la koloron de la aksoj. Ekzemple: akskoloron_provizu [120 5 100]
Redonas la nunan koloron de la aksoj.
Testu ĉu la horizontala akso estas grafikita. Redonu vera aŭ malvera laŭ l’ okazo.
Testu ĉu la vertikala akso estas grafikita. Redonu vera aŭ malvera laŭ l’ okazo.
Zomu al la desegnejo. La argumento n reprezentas la skalon rilate al l’ amplekso de la bildo establita en la
preferejo.
fenestramplekson, fenampl |
Redonu liston formita de la koordinatoj de la angulo supra maldekstra de la desegnejo kaj de la angulo malsupra
dekstra.
Skribu informa mesaĝon en dialogfenestron; programrulado haltas ĝis jesa musklako.
etikedlongon, etikl vortolisto |
Redonu la longon necesan por skribi la vorton aŭ la liston sur la desegnareon uzante la elektitan tiparon. Tiun
longon oni esprimu per testudpaŝoj.
En XLogo la kolorojn oni difinas per tri nombroj inter 0 kaj 255. Tiu koda sistemo nomiĝas «RVB» (ruĝa, verda,
blua). Ĉiu nombro respondas al la respektiva intenseco de la ruĝo, la verdo kaj la bluo por la konsiderata koloro.
Ĉar tio ne estas tre intuicia, XLogo proponas ankaŭ 16 antaŭdifinitaj koloroj uzeblaj ĉu per numero, ĉu per
primitivo.
|
Numero | Primitivoj | [R V B] | Koloro |
|
0 | nigra | [0 0 0] | |
|
1 | ruĝan | [255 0 0] | |
|
2 | verdan | [0 255 0] | |
|
3 | flavan | [255 255 0] | |
|
4 | bluan | [0 0 255] | |
|
5 | violruĝan | [255 0 255] | |
|
6 | verdbluan | [0 255 255] | |
|
7 | blankan | [255 255 255] | |
|
8 | grizan | [128 128 128] | |
|
9 | hele_grizan | [192 192 192] | |
|
10 | malhele_ruĝan | [128 0 0] | |
|
11 | malhele_verdan | [0 128 0] | |
|
12 | malhele_bluan | [0 0 128] | |
|
13 | oranĝkoloran | [255 128 0] | |
|
14 | rozan | [255 175 175] | |
|
15 | violan | [128 0 255] | |
|
16 | maronan | [153 102 0] | |
|
# Jenaj tri komandoj efikas same
skolp oranĝkoloran
skolp 13
skolp [255 200 0]
|
Ekzistas tri primitivoj: movado, neplu_movigu kaj novigu; kiuj ebligas ruli komandojn sen ke la testudo montru la
rezultojn.
Ŝaltu moduson movado. La testudo ne plu desegnu sur l’ ekrano, sed nur en memoro. Por ĝisdatigi la
desegnon sur l’ ekrano, uzu la primitivon rafraichis. Tre utila por krei animadon aŭ por desegni pli
rapide.
Tio haltigas la moduson movado: oni revenas en moduson klasikan, do oni tuj vidas la movojn de la testudo sur
l’ ekrano.
En moduso movado, novigu l’ ekranon: la bildo sur la desegnejo estu ĝisdatigita.
Por indiki la moduson movado, ikono prezentanta fotilon aperas en la historiejo. Se vi klakos la fotilon, l’
animado haltos; do tio egalas uzi la primitivon neplu_movigu.
Tiu tabelo grupas la primitivojn rilatajn al la historiejo. Ĉiu primitivo rilata al la amplekso kaj la koloro de la
tiparo uzata, nur validas por la rezulto de la primitivo skribu.
Purigas la areon enhavantan la historion de la komandoj kaj komentarioj.
Skribu l’ argumenton arg1 en la historiejon.
skribu "abcd --------> abcd
s [1 2 3 4] ----> 1 2 3 4
s 4 ------------> 4
|
Same kiel la primitivo skribu sed ĝi ne saltas linion.
teksttiparon_provizu, ttipp n |
Difinu l’ amplekson de la tiparo en la historiejo. Valida nur por la primitivo skribu.
Redonas la amplekson de la tiparo uzata de la primitivo skribu.
tekstkoloron_provizu, tkolp koloro |
Difinu la koloron de la tiparo en la historiejo. Valida nur por la primitivo skribu. Rigardu p. 162.
Redonas la koloron de la tiparo uzata de la primitivo skribu en la historiejo.
teksttiparnomon_provizu, ttipnp n |
Establu la tiparon uzatan por skribi en la historiejo per la primitivo skribu. La numero de la tiparo estas
serĉebla en Menuo→Elektu→Preferoj→Langeto Tiparo.
Redonas liston konsistanta el du eroj. La unua estas la numero reprezentanta la tiparon uzatan
por skribi sur l’ ekrano per la primitivo skribu. La dua estas listo enhavanta la nomon de tiu sama
tiparo.
stilon_provizu, stip arg1 |
Establu la stilon de la tiparo uzata de la primitivo skribu. La stiloj elekteblaj estas simple, dike, kursive,
forstreke, indice, eksponente, substreke. Se vi deziros uzi plurajn samtempe, indiku ilin en
listo.
Jen kelkaj ekzemploj por formati la tekston per la primitivo skribu:
stilon_provizu [dike substreke] skribu "saluton
bonjour
________
stip "forstreke tajpu [teksto forstrekita] stip "kursive tajpu "\ x stip "eksponente skribu
2
teksto forstrekita x2
Redonu liston konsistantan el la malsamaj setiloj nun uzataj de la primitivo skribu.