Por simuli ĵeton de kubo, ni uzos la primitivon hazardon. Jen kiel procedi.
hazardon 6 → redonas entjeron hazarde elektitan el 0, 1, 2, 3, 4, 5.
Tial, (hazardon 6) + 1 redonas entjeron elektitan el 1, 2, 3, 4, 5, 6. Rimarku ja la parentezojn; alie l’ interpretilo Logo komprenus hazardon 7. Por ŝpari l’ parentezojn, oni povas tajpi 1 + hazardon 6.
Oni difinu tiel la proceduron ĵetu kiu simulas ĵeti ludkubon.
por ĵetu sendu 1 + hazardon 6 fino |