En Ubuntu 8.04:
- Por instali JAVA:
- Sistemo -> Administri -> Administrilo de pakoj Synaptic
- Instali la pakon sun-java6-jre
- Por malfermi la dosieron xlogo.jar per duobla klako:
- Dekstreklaku sur xlogo.jar, Atributoj
- Tabo «Malfermi per»: Elektu Sun Java Runtime
- Asociigu la dosiertipon lgo al XLOGO:
- Dekstreklaku sur xlogo.jar, Atributoj
- Tabo «Malferm per»:
- Butono «Aldoni»
- En «Uzi komandon personigitan:», tajpu:
java -jar vojo_al_xlogo.jar |
Rimarku: XLOGO estas enhavita en la distribuo OpenSuse.
Komence, se vi duobleklakas sur la ikono de XLOGO, la programo devas starti. Se ĝi
okazas, iru al la sekva paragrafo. Se ne, la kaŭzo estas ke alia programo okupiĝas pri la dosierojn de tipo
«jar» (ofte, malkunpremaj programoj, kiel WinZip kaj aliaj).
Jen kiel asociigi la programon «java» al la dosieroj de tipo «jar». (Kelkaj vojoj povas esti malsamaj, laŭ ke vi
posedas Vindozo 98, 2000, XP...)
- Starto –> Parametroj —> Elekto de dosieroj...
- Klaku poste sur la tabo «Dosiertipoj» (la 3a).
- Serĉu en la listo la elektaĵojn rilatajn al dosieroj JAR (Dosieroj JAR, Ruldosieroj JAR, Arĥivo
JAR...)
- Elektu tiun dosiertipon kaj klaku sur «Modifi...»
- Nova fenestro aperas, tiam elektu «Modifi... »
- Elekt tiam «Traserĉi...»
- Necesas indiki la vojon al javaw.exe, ekzemple
c:\Program Files\java\j2re1.4.1\bin\javaw.exe |
- Tion farinte, aperas en la kampo Aplikaĵo uzata por efektivigi la agon:
c:\Program Files\java\j2re1.4.1\bin\javaw.exe |
Necesas tiam aldoni ĉe la fino:
"c:\Program Files\java\j2re1.4.1\bin\javaw.exe" -jar "%1" %* |
(Rimarku ke necesas spaceto je ĉiu flanko de -jar)
- Poste, nur fermu ĉiun fenestron kaj poste duobleklaku sur la ikono de XLOGO.
Se tio ne ĉiam funkcias, estas dua eblo: Vi malfermu konsolon MSDOS (Starto –> Programoj -–> Komandoj MSDOS
aŭ Starto –> Programoj –> Iloj –> Invito MSDOS); poste tajpu la ordonon jenan:
java -jar la_vojo_kie_troviĝas_la_dosiero |
Por ekzemplo: java -jar c:\xlogo\xlogo.jar
Se tio enuas vin, sisteme devi tajpi tiun ordonon, tajpu tion en teksta dosiero kaj konservu ĝin ekzemple sub la
nomo xlogo.bat. Nur restas duobleklaki sur xlogo.bat por startigi XLOGOn.
Mi ne atingis agordi tion en Vista. (Sed mi ne tre serĉis...
Rimarku, amatoroj! Dankon pro komuniki al mi la solvon.)
Principe, la dosieroj de tipo .lgo ne estas rekonataj de via komputilo; kiam vi duobleklakas ilin, dialogskatolo
aperas por demandi al vi kiun aplikaĵon oni uzu por malfermi la dosieron.
- Indiku «Alia»; poste indiku la vojon al la programo javaw.exe
Ĝenerale, c:\Program Files\java\j2re1.4.1\bin\javaw.exe |
- Doni nomon por nomi la dosierojn je tipo lgo.
Por ekzemplo: Dosieroj Logo
- Starto -> Parametroj -> Agordaĵoj de la dosieroj
- Tabo «Dosiertipoj »
- Serĉu en la listo la dosierojn lgo
- Elektu tiun dosiertipojn; poste klaku sur «Modifi»
- Nova fenestro aperas; refoje «Modifi»
- En la kampo «Aplikaĵo uzata por efektivigi la agon»,
"c:\Program Files\java\j2re1.4.1\bin\javaw.exe" -jar xlogo.jar "%1" %* |
- Fermu la fenestrojn.